시편 111편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 10절
- 1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
- 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
- 3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
- 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
- 5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
- 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
- 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
- 8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
- 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
- 10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗