시편 110편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절
- 1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
- 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
- 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
- 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
- 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
- 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando.
- 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗