시편 109편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 31절
- 1 Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
- 2 Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.
- 3 Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
- 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas.
- 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
- 6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
- 7 Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
- 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
- 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
- 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
- 11 Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
- 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
- 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
- 14 La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
- 15 Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
- 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
- 17 Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
- 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
- 19 Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
- 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
- 21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
- 22 Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
- 23 Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
- 24 Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
- 25 Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
- 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
- 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
- 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
- 29 Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
- 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
- 31 Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗