로그인

시편 11편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절

  1. 1 Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
  2. 2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
  3. 3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
  4. 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
  5. 5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
  6. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
  7. 7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗