시편 108편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
- 2 Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
- 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
- 4 Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
- 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.
- 6 Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
- 7 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
- 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
- 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
- 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
- 11 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
- 12 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
- 13 Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗