시편 107편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 43절
- 1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
- 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
- 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
- 4 Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
- 5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis.
- 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
- 7 Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata.
- 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
- 9 Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
- 10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
- 11 Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
- 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
- 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
- 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
- 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
- 16 Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
- 17 La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
- 18 Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
- 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
- 20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
- 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
- 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
- 23 Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
- 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
- 25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
- 26 Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero;
- 27 Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
- 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
- 29 Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
- 30 Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
- 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
- 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
- 33 Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
- 34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
- 35 Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
- 36 Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
- 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
- 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
- 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
- 40 Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
- 41 Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
- 42 La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
- 43 Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗