베드로전서 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 베드로전서 (1 Peter) · 14절
- 1 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
- 2 Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole;
- 3 ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego.
- 4 Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
- 5 Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliaĝuloj. Tial ankaŭ vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
- 6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝustatempe;
- 7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.
- 8 Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti;
- 9 lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumiĝas en via frataro en la mondo.
- 10 Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.
- 11 Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
- 12 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke ĉi tio estas la vera graco de Dio; en ĝi firme staru.
- 13 Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.
- 14 Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi ĉiuj, kiuj estas en Kristo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗