베드로후서 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 베드로후서 (2 Peter) · 21절
- 1 Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:
- 2 Graco al vi kaj paco pligrandiĝu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;
- 3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni ĉion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;
- 4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi fariĝu partoprenantoj en Dia naturo, forsaviĝinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.
- 5 Kaj pro tiu sama kaŭzo viaflanke aplikante ĉian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;
- 6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;
- 7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.
- 8 Ĉar tiuj ecoj, se ĉe vi ili troviĝas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
- 9 Ĉar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antaŭaj pekoj.
- 10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar farante tion, vi neniam falpuŝiĝos;
- 11 ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
- 12 Pro tio mi ĉiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la ĉeestanta vero.
- 13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en ĉi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo;
- 14 sciante, ke baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo, ĝuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.
- 15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.
- 16 Ĉar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.
- 17 Ĉar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia voĉo estis alportita el la brilega gloro: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;
- 18 kaj tiun voĉon, alportitan el la ĉielo, ni mem aŭdis, kunestante kun li sur la sankta monto.
- 19 Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko, ĝis ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos en viaj koroj;
- 20 antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.
- 21 Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗