베드로전서 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 베드로전서 (1 Peter) · 19절
- 1 Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;
- 2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio.
- 3 Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
- 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin;
- 5 ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
- 6 Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio.
- 7 Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj;
- 8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;
- 9 estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
- 10 laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
- 11 se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
- 12 Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi;
- 13 sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
- 14 Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
- 15 Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
- 16 sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
- 17 Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
- 18 Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
- 19 Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗