디모데후서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데후서 (2 Timothy) · 17절
- 1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj.
- 2 Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
- 3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
- 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
- 5 havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu.
- 6 Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,
- 7 ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.
- 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj.
- 9 Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj.
- 10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,
- 11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis.
- 12 Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj.
- 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.
- 14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis,
- 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.
- 16 Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco;
- 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗