디모데후서 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데후서 (2 Timothy) · 22절
- 1 Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
- 2 prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.
- 3 Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
- 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
- 5 Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
- 6 Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.
- 7 Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
- 8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
- 9 Klopodu veni baldaŭ al mi;
- 10 ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.
- 11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado.
- 12 Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso.
- 13 La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
- 14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj;
- 15 kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
- 16 Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
- 17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.
- 18 La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
- 19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
- 20 Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
- 21 Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
- 22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗