디모데후서 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데후서 (2 Timothy) · 26절
- 1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.
- 2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn.
- 3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
- 4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto.
- 5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris.
- 6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
- 7 Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio.
- 8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio;
- 9 en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
- 10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.
- 11 Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li;
- 12 se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos;
- 13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.
- 14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj.
- 15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero.
- 16 Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco,
- 17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,
- 18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.
- 19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
- 20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.
- 21 Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro.
- 22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.
- 23 Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
- 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema,
- 25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
- 26 kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗