호세아 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 호세아 (Hosea) · 14절
- 1 Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
- 2 Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.
- 3 Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.
- 4 Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
- 5 Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi?
- 6 Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario.
- 7 Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos.
- 8 Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo.
- 9 Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
- 10 Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj.
- 11 Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj.
- 12 Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.
- 13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
- 14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗