로그인

호세아 9장 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 호세아 (Hosea) · 17절

  1. 1 Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.
  2. 2 Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi.
  3. 3 Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon.
  4. 4 Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
  5. 5 Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
  6. 6 Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
  7. 7 Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
  8. 8 La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
  9. 9 Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
  10. 10 Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.
  11. 11 La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.
  12. 12 Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
  13. 13 Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
  14. 14 Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn.
  15. 15 Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj.
  16. 16 Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
  17. 17 Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗