호세아 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 호세아 (Hosea) · 16절
- 1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
- 2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.
- 3 Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.
- 4 Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.
- 5 Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
- 6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
- 7 Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
- 8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.
- 9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
- 10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.
- 11 Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
- 12 Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
- 13 Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
- 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.
- 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
- 16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗