잠언 9장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 18절
- 1 La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn.
- 2 Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
- 3 Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:
- 4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
- 5 Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
- 6 Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.
- 7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
- 8 Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.
- 9 Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
- 10 La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
- 11 Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.
- 12 Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
- 13 Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,
- 14 Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo,
- 15 Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon:
- 16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris:
- 17 Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla.
- 18 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗