잠언 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 32절
- 1 Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.
- 2 Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
- 3 La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.
- 4 Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.
- 5 Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
- 6 Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
- 7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
- 8 Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
- 9 Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
- 10 Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
- 11 La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
- 12 Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.
- 13 Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.
- 14 Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.
- 15 La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
- 16 La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
- 17 Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.
- 18 Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.
- 19 Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.
- 20 La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
- 21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.
- 22 La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.
- 23 Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.
- 24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
- 25 Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
- 26 Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
- 27 La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
- 28 La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
- 29 La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
- 30 Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
- 31 La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.
- 32 La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗