잠언 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 36절
- 1 Ĉu ne vokas la saĝo? Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon?
- 2 Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj.
- 3 Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas:
- 4 Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj:
- 5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
- 6 Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo.
- 7 Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj.
- 8 Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
- 9 Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
- 10 Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron.
- 11 Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi.
- 12 Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.
- 13 Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas.
- 14 De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto.
- 15 Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco.
- 16 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero.
- 17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos.
- 18 Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo.
- 19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento.
- 20 Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
- 21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
- 22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
- 23 Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero.
- 24 Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.
- 25 Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;
- 26 Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo.
- 27 Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,
- 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,
- 29 Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:
- 30 Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe.
- 31 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.
- 32 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj.
- 33 Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin.
- 34 Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj.
- 35 Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo.
- 36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗