잠언 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 27절
- 1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.
- 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
- 3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
- 4 Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
- 5 Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
- 6 Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
- 7 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
- 8 Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
- 9 En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
- 10 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
- 11 Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
- 12 Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
- 13 Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
- 14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
- 15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.
- 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.
- 17 Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
- 18 Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
- 19 Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
- 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
- 21 Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
- 22 Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
- 23 Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
- 24 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.
- 25 Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo;
- 26 Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj.
- 27 Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗