잠언 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 35절
- 1 Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
- 2 Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo.
- 3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon;
- 4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
- 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
- 6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu.
- 7 Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
- 8 Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon.
- 9 Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo?
- 10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
- 11 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
- 12 Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica,
- 13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
- 14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon.
- 15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
- 16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
- 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon,
- 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
- 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
- 20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino.
- 21 Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.
- 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi.
- 23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo,
- 24 Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.
- 25 Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj.
- 26 Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon.
- 27 Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu?
- 28 Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn?
- 29 Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno.
- 30 Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas;
- 31 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas.
- 32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;
- 33 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas;
- 34 Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo.
- 35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗