잠언 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 23절
- 1 Mia filo! atentu mian saĝon; Al mia prudento klinu vian orelon,
- 2 Por ke vi konservu prudenton Kaj via buŝo tenu scion.
- 3 Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo.
- 4 Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.
- 5 Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon.
- 6 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias.
- 7 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo.
- 8 Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo,
- 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo,
- 10 Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo,
- 11 Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo,
- 12 Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon!
- 13 Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj.
- 14 Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo.
- 15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto.
- 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.
- 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi.
- 18 Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco.
- 19 Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron.
- 20 Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi?
- 21 Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas.
- 22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos.
- 23 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗