잠언 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 27절
- 1 Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;
- 2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu.
- 3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.
- 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.
- 5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo.
- 6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi.
- 7 La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.
- 8 Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos.
- 9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
- 10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
- 11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
- 12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
- 13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
- 14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
- 15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
- 16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
- 17 Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
- 18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
- 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
- 20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
- 21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
- 22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
- 23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
- 24 Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.
- 25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen.
- 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj.
- 27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗