잠언 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 35절
- 1 Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
- 2 Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
- 3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
- 4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj.
- 5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
- 6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
- 7 Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
- 8 Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
- 9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
- 10 Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
- 11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
- 12 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
- 13 Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
- 14 Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
- 15 Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
- 16 Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
- 17 Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
- 18 Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
- 19 La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
- 20 Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
- 21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
- 22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
- 23 Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
- 24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
- 25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
- 26 Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
- 27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
- 28 Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
- 29 Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
- 30 Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon.
- 31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
- 32 Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.
- 33 Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.
- 34 La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
- 35 Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗