잠언 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 22절
- 1 Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,
- 2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;
- 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo:
- 4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron:
- 5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio.
- 6 Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
- 7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
- 8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.
- 9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
- 10 Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
- 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
- 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
- 13 De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
- 14 Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
- 15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;
- 16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
- 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio;
- 18 Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;
- 19 Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo;
- 20 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj.
- 21 Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi;
- 22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗