잠언 28장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 28절
- 1 Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
- 2 Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
- 3 Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
- 4 Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.
- 5 Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
- 6 Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
- 7 Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
- 8 Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
- 9 Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
- 10 Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
- 11 Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
- 12 Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.
- 13 Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
- 14 Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
- 15 Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
- 16 Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
- 17 Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
- 18 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.
- 19 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
- 20 Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
- 21 Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
- 22 Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
- 23 Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
- 24 Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
- 25 Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
- 26 Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
- 27 Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
- 28 Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗