잠언 27장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 27절
- 1 Ne fanfaronu pri la morgaŭa tago; Ĉar vi ne scias, kion naskos la tago.
- 2 Alia vin laŭdu, sed ne via buŝo; Fremdulo, sed ne viaj lipoj.
- 3 Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ.
- 4 Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio?
- 5 Pli bona estas riproĉo nekaŝita, Ol amo kaŝita.
- 6 Fidelkoraj estas la batoj de amanto; Sed tro multaj estas la kisoj de malamanto.
- 7 Sata animo malŝatas mieltavolon, Sed por malsata animo ĉio maldolĉa estas dolĉa.
- 8 Kiel birdo, kiu forlasis sian neston, Tiel estas homo, kiu forlasis sian lokon.
- 9 Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo.
- 10 Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima.
- 11 Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto.
- 12 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
- 13 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
- 14 Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto.
- 15 Defluilo en pluva tago Kaj malpacema edzino estas egalaj.
- 16 Kiu ŝin retenas, tiu retenas venton Kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano.
- 17 Fero akriĝas per fero, Kaj homon akrigas la rigardo de lia proksimulo.
- 18 Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata.
- 19 Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro.
- 20 Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas.
- 21 Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto.
- 22 Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.
- 23 Bone konu viajn ŝafojn, Atentu viajn brutarojn.
- 24 Ĉar riĉeco ne daŭras eterne, Kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj.
- 25 Aperas herbo, montriĝas verdaĵo, Kaj kolektiĝas kreskaĵoj de la montoj.
- 26 Ŝafidoj estas, por vesti vin, Kaj kaproj, por doni al vi la eblon aĉeti kampon.
- 27 Estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon, Kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗