잠언 29장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 27절
- 1 Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo.
- 2 Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas.
- 3 Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon.
- 4 Reĝo per justeco fortikigas la landon; Sed donacamanto ĝin ruinigas.
- 5 Homo, kiu flatas al sia proksimulo, Metas reton antaŭ liaj piedoj.
- 6 Per sia pekado malbona homo sin implikas; Sed virtulo triumfas kaj ĝojas.
- 7 Virtulo penas ekkoni la aferon de malriĉuloj; Sed malvirtulo ne povas kompreni.
- 8 Homoj blasfemantaj indignigas urbon; Sed saĝuloj kvietigas koleron.
- 9 Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon.
- 10 Sangaviduloj malamas senkulpulon; Sed virtuloj zorgas pri lia vivo.
- 11 Sian tutan koleron aperigas malsaĝulo; Sed saĝulo ĝin retenas.
- 12 Se reganto atentas mensogon, Tiam ĉiuj liaj servantoj estas malvirtuloj.
- 13 Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ.
- 14 Se reĝo juĝas juste malriĉulojn, Lia trono fortikiĝas por ĉiam.
- 15 Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon.
- 16 Kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj; Sed virtuloj vidos ilian falon.
- 17 Punu vian filon, kaj li vin trankviligos, Kaj li donos ĝojon al via animo.
- 18 Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn.
- 19 Per vortoj sklavo ne instruiĝas; Ĉar li komprenas, sed ne obeas.
- 20 Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
- 21 Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla.
- 22 Kolerema homo kaŭzas malpacojn, Kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn.
- 23 La fiereco de homo lin malaltigos; Sed humilulo atingos honoron.
- 24 Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras.
- 25 Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita.
- 26 Multaj serĉas favoron de reganto; Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo.
- 27 Maljusta homo estas abomenaĵo por virtuloj; Kaj kiu iras la ĝustan vojon, tiu estas abomenaĵo por malvirtulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗