잠언 26장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 28절
- 1 Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.
- 2 Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.
- 3 Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.
- 4 Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.
- 5 Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.
- 6 Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.
- 7 Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
- 8 Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.
- 9 Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
- 10 Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.
- 11 Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
- 12 Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
- 13 Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
- 14 Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
- 15 Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
- 16 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
- 17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
- 18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,
- 19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.
- 20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
- 21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
- 22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
- 23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.
- 24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
- 25 Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.
- 26 Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.
- 27 Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
- 28 Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗