잠언 25장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 28절
- 1 Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
- 2 Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon.
- 3 La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla.
- 4 Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon.
- 5 Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco.
- 6 Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu;
- 7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
- 8 Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
- 9 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;
- 10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
- 11 Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
- 12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.
- 13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
- 14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
- 15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
- 16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
- 17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
- 18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
- 19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
- 20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
- 21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
- 22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
- 23 Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.
- 24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
- 25 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
- 26 Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.
- 27 Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron.
- 28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗