잠언 24장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 34절
- 1 Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
- 2 Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.
- 3 Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
- 4 Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
- 5 Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
- 6 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
- 7 Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
- 8 Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
- 9 Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
- 10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
- 11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
- 12 Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
- 13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
- 14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
- 15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
- 16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
- 17 Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
- 18 Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
- 19 Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
- 20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
- 21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
- 22 Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
- 23 Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
- 24 Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
- 25 Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.
- 26 Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
- 27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.
- 28 Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?
- 29 Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro.
- 30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;
- 31 Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.
- 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:
- 33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
- 34 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗