잠언 23장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 35절
- 1 Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;
- 2 Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.
- 3 Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.
- 4 Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.
- 5 Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.
- 6 Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.
- 7 Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
- 8 La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
- 9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
- 10 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
- 11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
- 12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
- 13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
- 14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.
- 15 Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
- 16 Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
- 17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
- 18 Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
- 19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
- 20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
- 21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
- 22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
- 23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.
- 24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
- 25 Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.
- 26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.
- 27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.
- 28 Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.
- 29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?
- 30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.
- 31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:
- 32 En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.
- 33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.
- 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.
- 35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗