잠언 22장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 29절
- 1 Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.
- 2 Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
- 3 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
- 4 Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.
- 5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
- 6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
- 7 Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
- 8 Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.
- 9 Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
- 10 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
- 11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
- 12 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
- 13 Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
- 14 La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
- 15 Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
- 16 Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.
- 17 Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
- 18 Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
- 19 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
- 20 Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
- 21 Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
- 22 Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
- 23 Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
- 24 Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;
- 25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
- 26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.
- 27 Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.
- 28 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.
- 29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗