잠언 21장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 31절
- 1 Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.
- 2 Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
- 3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
- 4 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
- 5 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.
- 6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
- 7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.
- 8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
- 9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
- 10 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
- 11 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.
- 12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
- 13 Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.
- 14 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
- 15 Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
- 16 Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
- 17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
- 18 La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
- 19 Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
- 20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
- 21 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
- 22 Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.
- 23 Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.
- 24 Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
- 25 La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.
- 26 Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
- 27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
- 28 Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.
- 29 Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
- 30 Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.
- 31 Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗