잠언 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 33절
- 1 Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
- 2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;
- 3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;
- 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.
- 5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
- 6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
- 7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
- 8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
- 9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
- 10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
- 11 Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
- 12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
- 13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
- 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
- 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
- 16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.
- 17 Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
- 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
- 19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
- 20 La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
- 21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
- 22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
- 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
- 24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
- 25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
- 26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
- 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
- 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.
- 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
- 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
- 31 Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
- 32 Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
- 33 Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗