잠언 14장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 35절
- 1 Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.
- 2 Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.
- 3 En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.
- 4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
- 5 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
- 6 Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila.
- 7 Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
- 8 La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.
- 9 Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
- 10 Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.
- 11 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.
- 12 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
- 13 Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
- 14 Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.
- 15 Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.
- 16 Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.
- 17 Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.
- 18 Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.
- 19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
- 20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
- 21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
- 22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
- 23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.
- 24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
- 25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.
- 26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
- 27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
- 28 Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
- 29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
- 30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.
- 31 Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
- 32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
- 33 En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas.
- 34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.
- 35 Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗