로그인

잠언 13장 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 25절

  1. 1 Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
  2. 2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
  3. 3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
  4. 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
  5. 5 Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
  6. 6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.
  7. 7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
  8. 8 Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
  9. 9 La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
  10. 10 Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
  11. 11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
  12. 12 Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
  13. 13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
  14. 14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
  15. 15 Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
  16. 16 Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
  17. 17 Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas.
  18. 18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
  19. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono.
  20. 20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
  21. 21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
  22. 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
  23. 23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
  24. 24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
  25. 25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗