로그인

잠언 12장 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 28절

  1. 1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
  2. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
  3. 3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
  4. 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
  5. 5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
  6. 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
  7. 7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
  8. 8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.
  9. 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
  10. 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
  11. 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
  12. 12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
  13. 13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
  14. 14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
  15. 15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
  16. 16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
  17. 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
  18. 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
  19. 19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
  20. 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
  21. 21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
  22. 22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
  23. 23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
  24. 24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
  25. 25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
  26. 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
  27. 27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.
  28. 28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗