잠언 11장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 잠언 (Proverbs) · 31절
- 1 Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.
- 2 Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.
- 3 La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
- 4 Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
- 5 La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
- 6 La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
- 7 Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
- 8 Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
- 9 Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
- 10 Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
- 11 Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
- 12 Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
- 13 Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
- 14 Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
- 15 Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
- 16 Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
- 17 Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
- 18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
- 19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
- 20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
- 21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
- 22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
- 23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
- 24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
- 25 Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
- 26 Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
- 27 Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.
- 28 Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
- 29 Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.
- 30 La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo.
- 31 Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗