욥기 9장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 35절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
- 3 Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.
- 4 Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
- 5 Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
- 6 Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas;
- 7 Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;
- 8 Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
- 9 Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;
- 10 Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.
- 11 Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.
- 12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li: Kion Vi faras?
- 13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.
- 14 Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?
- 15 Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton.
- 16 Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,
- 17 Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
- 18 Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo.
- 19 Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
- 20 Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
- 21 Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.
- 22 Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.
- 23 Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.
- 24 La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?
- 25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;
- 26 Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.
- 27 Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
- 28 Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
- 29 Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?
- 30 Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,
- 31 Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.
- 32 Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
- 33 Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.
- 34 Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;
- 35 Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗