욥기 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 22절
- 1 Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
- 2 Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
- 3 Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
- 4 Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
- 5 Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,
- 6 Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
- 7 Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.
- 8 Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
- 9 Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
- 10 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.
- 11 Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo?
- 12 En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
- 13 Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,
- 14 Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.
- 15 Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
- 16 Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
- 17 Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
- 18 Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
- 19 Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.
- 20 Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
- 21 Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
- 22 Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗