욥기 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 21절
- 1 Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
- 2 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
- 3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
- 4 Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
- 5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.
- 6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
- 7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
- 8 Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
- 9 Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
- 10 Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
- 11 Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
- 12 Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
- 13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
- 14 Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj;
- 15 Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton.
- 16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
- 17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,
- 18 Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente?
- 19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
- 20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
- 21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗