욥기 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 30절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
- 3 Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
- 4 Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
- 5 Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
- 6 Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
- 7 Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
- 8 Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
- 9 Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
- 10 Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
- 11 Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
- 12 Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro?
- 13 Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
- 14 Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
- 15 Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
- 16 Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo;
- 17 En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
- 18 Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.
- 19 Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
- 20 Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
- 21 Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
- 22 Ĉu mi diris: Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi,
- 23 Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
- 24 Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
- 25 Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
- 26 Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
- 27 Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.
- 28 Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
- 29 Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
- 30 Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗