욥기 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 27절
- 1 Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
- 2 Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
- 3 Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
- 4 Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
- 5 Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
- 6 Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
- 7 Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
- 8 Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
- 9 Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
- 10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
- 11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.
- 12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
- 13 Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
- 14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
- 15 Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
- 16 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
- 17 Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
- 18 Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
- 19 En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
- 20 En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
- 21 Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
- 22 Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
- 23 Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
- 24 Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
- 25 Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
- 26 En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
- 27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗