욥기 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 21절
- 1 Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
- 2 Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
- 3 Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
- 4 Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
- 5 Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
- 6 Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
- 7 Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
- 8 Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;
- 9 De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
- 10 La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
- 11 Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris.
- 12 Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
- 13 Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
- 14 Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
- 15 Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
- 16 Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
- 17 Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
- 18 Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
- 19 Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj.
- 20 De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
- 21 La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗