욥기 40장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 24절
- 1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
- 2 Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
- 3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
- 4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
- 5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
- 6 Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
- 7 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
- 8 Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
- 9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
- 10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
- 11 Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
- 12 Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
- 13 Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
- 14 Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
- 15 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
- 16 Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
- 17 Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
- 18 Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
- 19 Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
- 20 La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
- 21 Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
- 22 Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
- 23 Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
- 24 Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗