욥기 41장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 34절
- 1 Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
- 2 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
- 3 Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
- 4 Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
- 5 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
- 6 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
- 7 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
- 8 Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
- 9 Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
- 10 Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
- 11 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
- 12 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
- 13 Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
- 14 Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
- 15 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
- 16 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
- 17 Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
- 18 Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
- 19 El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
- 20 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
- 21 Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
- 22 Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
- 23 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
- 24 Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
- 25 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
- 26 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
- 27 Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
- 28 Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
- 29 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
- 30 Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
- 31 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
- 32 La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
- 33 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
- 34 Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗