욥기 39장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 30절
- 1 Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?
- 2 Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
- 3 Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.
- 4 Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
- 5 Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?
- 6 La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;
- 7 Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;
- 8 La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.
- 9 Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?
- 10 Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?
- 11 Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?
- 12 Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
- 13 La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
- 14 Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
- 15 Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.
- 16 Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;
- 17 Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.
- 18 Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.
- 19 Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
- 20 Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.
- 21 Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;
- 22 Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.
- 23 Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
- 24 Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.
- 25 Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
- 26 Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
- 27 Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?
- 28 Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
- 29 De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.
- 30 Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗