욥기 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 26절
- 1 Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
- 2 Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
- 3 Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
- 4 Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
- 5 Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
- 6 Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
- 7 Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
- 8 Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
- 9 Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
- 10 Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
- 11 Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
- 12 Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
- 13 Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
- 14 Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
- 15 Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
- 16 Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
- 17 Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
- 18 Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
- 19 Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
- 20 Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
- 21 Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
- 22 Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
- 23 Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
- 24 Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
- 25 Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
- 26 Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗