욥기 35장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 16절
- 1 Elihu parolis plue, kaj diris:
- 2 Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?
- 3 Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?
- 4 Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj:
- 5 Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.
- 6 Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?
- 7 Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?
- 8 Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.
- 9 Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj.
- 10 Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,
- 11 Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo?
- 12 Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.
- 13 Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.
- 14 Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin.
- 15 Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,
- 16 Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗