욥기 34장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 37절
- 1 Elihu parolis plue, kaj diris:
- 2 Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
- 3 Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.
- 4 Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
- 5 Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
- 6 En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
- 7 Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
- 8 Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
- 9 Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.
- 10 Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
- 11 Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.
- 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.
- 13 Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?
- 14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,
- 15 Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.
- 16 Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.
- 17 Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?
- 18 Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?
- 19 Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.
- 20 Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.
- 21 Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.
- 22 Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.
- 23 Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.
- 24 Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;
- 25 Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.
- 26 Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;
- 27 Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,
- 28 Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
- 29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
- 30 Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.
- 31 Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
- 32 Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.
- 33 Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.
- 34 Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:
- 35 Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.
- 36 Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;
- 37 Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗